HEJHO, VIROJ...

Hejho, viroj, rekrianta eho sonoru nian hejho!
      Jen, la estro de la vasta maro kun vizaĝo serena
      sternis la ondaron paca, trankviligante jam la ŝtormon,
      bridiĝinte ekripozas ĵetiĝantaj akvo-amasoj.

Hejho, viroj, rekrianta eĥo sonoru nian hejho!
      Sub remfrapoj de egala fortostreĉo tremu la ŝipo!
      Nun la maro kaj ĉielo en konkordo rideta helpas
      kuri kun ŝvelanta velo laŭ la blova movo de ventoj.

Hejho, viroj, rekrianta eho sonoru nian hejho!
      Tranĉu akvon nia pruo kun delfena salto rivale,
      eĉ se sub la muskolstreĉo plendas ĝeme la ŝipoflankoj,
      kuru nia barko, kuru, grizan sulkon post si tirante!

Hejho, viroj, rekrianta eho sonoru nian hejho!
      Muĝa ĥoro de l' mar-dio vagas mare, ni tamen: hejho!
      Ekürate de l' remiloj ŝaŭmas maro, ni tamen: hejho!
      De l' bordrokoj kun persista voĉo resonu tamen hejho!